La vivo de Zamenhof

foto de la festo foto de la festo

Teatrajxo por montri al la publiko la plej gravajn okazintajxojn el la vivo de Zamenhof rilate al Esperanto. La roluloj estu prefere en la agxo de mezlernejanoj. La tekston de la teatrajxo oni povas eventuale traduki en la nacian lingvon, por ke ankaux neesperantistoj povos konatigxi per gxi kun D-ro Zamenhof kaj Esperanto.

Roluloj:
E enkondukanto
LL Ludoviko (diversagxa)
P la patro de Ludoviko
R Rozalja la patrino de Ludoviko
Fr du fratinoj
Am kvar klasanoj el kiuj unu povas gitarludi
K Klara Silbernik
kelkaj estraranoj (vidu la sepan akton)
U la urbestro de Boulogne-sur Mer
Ko 2 konatulinoj

Post mallonga enkonduko, kies enhavo dependas de la cirkonstancoj, la personoj, kiuj estos Ludoviko Zamenhof en la teatrajxo, estas petataj veni sur la podion por ke la cxeestantoj sciu, ke ili fakte estas nur unu persono, je diversaj agxoj. (bebo, knabo, junulo, plenkreskulo)

Unua akto

E. Karaj geamikoj. Vi vidos la cxambron de la gepatroj de la tre juna Zamenhof, fine de la jaro 1859, semajnon post la naskigxo de Ludoviko Lazaro, la 15-an de decembro.

( La patrino sidas en la cxambro kun la bebo Ludoviko. La patro envenas )

P. Saluton Rozalja. Cxu cxio bona hodiaux? Kiel fartas la malgranda Ludoviko?
R. Tre bone. La vindistino vizitis min posttagmeze. Sxi diris ke nia filo aspektas sana, nur iom pala li estas.
P. Eble estos bone, promenadi kun li en la fresxa aero.
Sed, Rozalja, io alia. La nombro de lernantoj en mia privata lernejo ne suficxe kreskas, pro tio ankaux miaj enspezoj restas malaltaj. Mi auxdis ke estos ebleco por mi instrui en la sxtata mezlernejo. Oni sercxas instruiston pri geografio kaj la modernaj lingvoj. Kio estas via opinio pri tio?
R. Vi mem decidu pri tio. Vi pravas ke niaj enspezoj nun ne estas tre altaj kaj de mia patro mi ne povas atendi multe da helpo. La komerco ne estas tiel bona kiel antauxe. Cxu vi devas ankoraux korekti taskojn?
P. Jes, sed tion mi faros en mia studcxambro. Cxu vi ripozu iomete? Ankaux vi estas iom pala.
R. Jes bone, ni triope supreniru.

Dua akto

E. Denove vi vidos la cxambron de la familio Zamenhof, sed pasis ok jaroj. Ili ankoraux logxas en Bialistok, urbo en la nord-oriento de Polio, tiam okupata de la rusoj.

( La patrino envenas la cxambron kun teo-bezonajxoj kiujn sxi ordigas. Envenas LL. Li surhavas jakon kaj portas tekon )

LL. Saluton Panjo, cxu vi jam preparis la teon? Kie estas la aliaj?
R. Saluton Ludoviko. Viaj fratoj ankoraux ne estas hejme kaj via fratineto estas cxe la avinjo. La plej etaj dormas. Cxu vi pendigu vian jakon en la koridoro? Tiam mi enversxos teon por vi.

( LL. demetas la mantelon )

Kiel vi fartis hodiaux en la lernejo?
LL. Ho, tre bone. Sed ..., cxu vi scias kion mi jxus vidis sur la strato? Pasis maljuna juda sinjorino. Kelkaj knaboj jxetis negxbulojn. Ili jxetis unu al sxia vizagxo. La bulo estis tre forta kaj mi vidis sangon sur sxia vizagxo. Sed la knaboj tute ne kompatis sxin, ecx diris malagrablajn vortojn al sxi. Venis rusa soldato. Li ridis kaj manfrapis kaj krijs: For de la trotuaro, vi sxtelistino! Sed sxi tute ne sxtelis ion."

( P. envenas )

P. Saluton, cxu gxis nun ankoraux duope? Agrable, tason da varma teo!
R. Ludoviko rakontis al mi, kion li jxus vidis sur la strato.
LL. Sed mi ankoraux ne menciis, kion mi vidis survoje al la lernejo. Mi trapasis la grandan placon. Tie estis germanaj komercistoj kaj polaj virinoj. Ili kverelis. Mi supozas ke ili ne bone komprenis unu la aliajn. Staris ankaux policisto. Li parolis kun unu el la virinoj. Venis du rusaj oficiroj kaj ili diris: "Parolu nur la rusan lingvon, cxar tie cxi vi trovigxas en Rusio". Iu polo protestis kaj ili tuj arestis lin. Neniu kuragxis diri ion, kvankam la homoj tute ne konsentis.
P. Jes oni ofte vidas tiajn agojn.
LL. Mi tiam pensas: "Kion ili fakte scias unu de la aliaj? Nenion. Ili ja ne kapablas konversacii, pro la diversaj lingvoj, kiujn ili parolas. Se ili parolus unu komunan lingvon, tiam ....
P. Knabo mia, vi ne pripensu tiom multe kaj ne cxiam revu pri tiaj aferoj. Preparu nun viajn hejmtaskojn kaj cxiam bone atentu dum la instruado en la lernejo.
LL. Cxu mi rajtas kunporti alian tason da teo, panjo?
R. Jes. Sed ne faligu gxin suprenirante!

( LL. foriras )

P. Ludoviko jam ne plu estas malgranda infano, cxu ne?
Rozalja, mi denove devos sercxi alian laboron pro la kresko de nia infanaro. Eble mi povos instrui la germanan lingvon en Varsovio kaj eble vi tie povos enspezi monon per pagantaj gastoj. Se tio ne suficxus mi povus kromlabori vespere. Kiel ajn, mi opinias ke niaj infanoj devos havi la eblecon studi. Ludoviko nun jam estas akra observanto kaj knabo kiu pripensas aferojn.
R. Jes, estos bone, ke ni pritraktu tiun temon. Ne estos facile por mi translogxigxi al Varsovio, sed la bonfarto de la infanoj estas plej grava.
Sed nun mi preparu la mangxajxojn.
P. Mi ankoraux laboros iom antaux la mangxo. Cxu vi vokos min kiam vi estos preta?
R. Certe, dauxros proksimume unu horon.

Tria akto

E. Denove pasis ok jaroj. Ludoviko Zamenhof. translogxigxis kun la gepatroj al Varsovio, kie li vizitas la gimnazion. Surstrate ii renkontas du amikojn el la lernejo.

( Ludoviko renkontas surstrate du samklasanojn )

Am1. Saluton, Ludoviko, pri kio vi estas pensanta?
LL. Ho, mi jxus ekhavis bonan ideon. Cxu vi vidas tie tiujn du sxildojn sur kiuj estas kelkaj vortoj kun samaj afiksoj?
Am2. Jes, cxu estas io eksterordinara rilate al ili?
LL. Mi iam jam rakontis al vi pri la lingvo, kiun mi estas faranta, cxu ne? Tiuj du sxildoj alportis al mi la ideon, ke mi bezonus nur malmultajn vortojn por mia lingvo se mi uzos afiksojn per kiuj oni povos fari novajn vortojn. Mi jam pli frue elpensis ke la gramatiko de la lingvo estu tre simpla kaj sen esceptoj. Tiel la lingvo povos igxi facile lernebla.
Am1. Bona ideo! Vi estas vere genia. Cxu ni rajtas iam vidi ion de via lingvo?
LL. Kompreneble. Cxu vi eble estas pretaj pristudi mian lingvon, tiam mi povos elprovi, cxu gxi jes aux ne tauxgas.
Am2. Jes bone, tion ni faros.
Am1. Interese, lingvo kiun nur ni parolos. Sed nun ni iru hejmen. Gxis morgaux en la lernejo.
LL. Jes, gxis tiam.

Kvara kaj kvina aktoj

E. Nun estas 1878. Vi vidos la preskaux dudek-jaran Zamenhof kun du fratinoj kaj kelkaj amikoj en la familia cxambro. Ili festas la fakton, ke la nova lingvo principe estas preta. El tiu lingvo restis nur tre malmulte. Nur la teksto:
Malamikete de las nacjes
Kado kado jam temp' esta!
La tot' homoze in familje
Konunigare so deba.

( LL. envenas la cxambron kun du el siaj fratinoj. Ili kunportas glasojn, trinkajxon kaj kukojn )

Fr1. Kiom el viaj amikoj venos, Ludoviko?
LL. Mi invitis 4 el ili.
FR2. Cxu Slavek kunportos sian gitaron?
LL. Mi supozas ke jes.
FR1. La patrino bakis bongustajn kukojn, cxu ne?
LL. Certe. Mi miras ke sxi trovis tempon fari tion. Se sxi nur pensas ke sxi povas plezurigi nin per io, sxi cxiam provos fari tion.
FR1. Jes, sxi estas tre afabla. Ankaux la patro, sed li estas pli severa.
LL. Nu, jes, sed li estas tre honesta kaj li multe laboras por ke ni povu studi.
FR1. Certe, vi pravas.
FR2. Cxu mi jam auxdas viajn amikojn?

( Sxi iras al la pordo )

Saluton, envenu!
Amikoj: 'Bonan tagon.' 'Saluton.' 'Bonan vesperon.'
LL. Eksidu, karaj amikoj. Estu bonvenaj. Cxu vi sxatas trinki glason da limonado?
Amikoj: 'Volonte.' 'Jes.' 'Kiajn bongustajn kukojn vi havas.'"

( La fratinoj enversxas la limonadon )

Am1. Ludoviko, nome de ni cxiuj koran gratulon pro via sukceso kun via lingvo. Estas bona ideo festi pro tio antaux nia ekzameno. Mi volonte tostas je vi kaj via lingvo. Mi esperas ke ambaux prosperu. Je via sano! La parolo nun al Ludoviko!
LL. Vi scias kion mi celis, kiam mi komencis fari la 'Lingwe Uniwersala'. Mi esperis ke venos pli da reciproka kompreno per cxi tiu lingvo. Inter ni gxi jam havis tiun rezulton. Mi proponas kune kanti la kanton de frateco, cxu bone? Slavek, cxu vi povos gitare akompani nin?
Am2. Certe mi auxdigos la melodion kaj post tio ni kune kantu.

Cxiuj:
Bildo de muziko de la kanto Malamikete de las nacjes
Kado kado jam temp' esta!

La tot' homoze in familje
konunigare so deba.

Am3. Geknaboj, unufoje hura por la kanto kaj dufoje hura por nia amiko.
Am/Fr Hura, hura, hura!
Am4. Estas jam malfrue do ni devas foriri.
Amikoj: Ho, jes, saluton kaj gxis la ....

( La amikoj kaj post ili la fratinoj foriras. La patro envenas )

P. Saluton, Ludoviko. Cxu viaj gastoj jam estas for?
LL. Jes, pacxjo, jxus. Estis tre agrable. Mia lingvo tre placxas al ili.
P. Ludoviko, estas bone, ke ni estas kune por momento. Mi jam pli frue intencis paroli kun vi gxuste pri tiu lingvo. Post via ekzameno vi iros al Moskvo por studi medicinon. Mi esperas ke vi tie okupos vin nur pri via studo kaj ne pri tiu lingvo. Mi ege petas vin, donu antaux via foriro al mi cxiujn viajn dokumentojn rilate al gxi, por ke vi ecx ne pensu pri la lingvo dum tiu studperiodo.
LL. Sed ... sed ... patro ....
P. Cxu vi promesas tion al mi, Ludoviko?
LL. Mi donos al vi la paperojn, pacxjo, sed tute ne pensi pri la afero, tion mi vere ne povas promesi.
P. Tamen, dankon, Ludoviko, kaj nun, dormu bone.
LL. Bonan nokton patro. ( gxemas )

Sesa akto

E. Estas preskaux 1887, do pasis denove 8 jaroj. Zamenhof antaux nelonge konatigxis kun knabino, kiu nomigxas Klara Silbernik. Vi vidos kaj auxdos ilin.

( Ludoviko kaj Klara envenas kaj eksidas )

K. Ho, Ludoviko, cxu vi vere pensis nur pri via studo en Moskvo?
LL. Nu, mi ne surpaperigis tie denove ion pri la lingvo, sed ne pensi pri gxi, mi ne povis. Kiom mi gxojis, kiam mi povis hejmeniri post du jaroj! Sed, imagu, hejme rakontis al mi la patrino, ke mia patro dum mia forestado estis forbruliginta cxiujn miajn dokumentojn.
K. Ho, Ludoviko, cxu vi ne estis tre furioza pro tio?
LL. Furioza? Ne, sed jes iomete konfuzita kaj seniluziita.
K. Sed kial li estis farinta tion?
LL. Tion mi komprenis nur poste. Estis pro mia sekureco kaj la sekureco de la familio. Tiam nome komencigxis la unuaj pogromoj kaj eble oni suspektus la materialon, se oni gxin trovus.
K. Jes, sed tamen, tiam mankis al vi cxiuj notoj, kiujn vi iam faris.
LL. Ho, tio ne estis granda malhelpo, cxar cxio fakte restis en mia kapo kaj mi senpene povis reprodukti cxion. Ecx estis avantagxo en gxi, cxar mi povis plibonigi tion, kio antauxe ne tute placxis al mi. Nun gxi fakte estas kiel eble plej bona. Kaj samtempe mi komencis traduki en mian lingvon. Cxu mi vocxlegu ion al vi en mia lingvo?
K. Jes, volonte. Mi estas tre scivola.
LL ( prenas paperojn kaj vocxlegas )
Estas poemo kiun mi verkis en momento kiam mi ne estis tre optimisma pri cxio. Gxi nomigxas: 'Mia penso'. La lastan strofon mi legos. 'Fajron sentas mi interne, Vivi ankaux mi deziras, Io pelas min eterne, Se mi al gajuloj iras .... Se ne placxas al la sorto Mia peno kaj laboro, Venu tuj al mi la mo En espero - sen doloro!'
K. Sonas bele, sed kio estas la signifo de la vortoj?
LL. Mi sentis en mi fajron, tamen mi volus esti senzorga kiel la aliaj. Se tio ne eblus, mi preferus morti en espero sen doloro.
K. Ho Ludoviko, kiel malgxoje. Cxu mi rakontos al vi ion, kion vi fakte ankoraux ne rajtas scii? Mia patro intencas helpi vin finance cxe la eldono de via lernolibro! Iru kun mi por ke li mem povu rakonti tion al vi.
LL. Ho, Klara .... Vi ne povas imagi, kiom bonega estas tiu cxi novajxo por mi!

Sepa akto.

E. Estas 1905. Vi trovigxas en Boulogne-sur-Mer en la unua Esperanto-kongreso.Vi estas venintaj el diversaj landoj. Vi bonvenigis unu la aliajn per la lingvo, kiun vi hejme studis, la lingvo de la pola okulisto Zamenhof, kiu nomas sin 'doktoro Esperanto', kio signifas: Li kiu esperas. Vi atendas lin, akompanata de la estraro de la kongreso. Post kelkaj bonvenigaj vortoj de la urbestro li alparolos vin. Mi supozas ke vi bonvenigos lin per lauxta aplauxdo. Sed antauxe ni auxskultu iom da muziko.

( Oni auxdigas muzikon. Post tio kelkaj estraranoj envenas kun D-ro Zamenhof kaj la urbestro)

U. Estimataj gesinjoroj. Estas por mi, kiel urbestro de Boulogne-sur-Mer, granda honoro bonvenigi vin en nia urbo. Mi speciale bonvenigas vin, doktoron Zamenhof. Rezulte de via pena laboro la cxeestantoj, kiuj venis el diversaj landoj, kapablas paroli inter si sen helpo de interpretistoj. Volonte mi nun donas al vi la parolrajton. LL. Mi salutas vin, karaj samideanoj, fratoj kaj fratinoj el la granda tutmonda homa familio, kiuj venis el landoj proksimaj kaj malproksimaj, el la plej diversaj regnoj de la mondo, por frate premi al si reciproke la manojn, pro la nomo de granda ideo, kiu cxiujn nin ligas ... Sankta estas por ni la hodiauxa tago. Ni cxiuj esprimu tion per nia himno: La Espero. ( Cxiuj kantu "La Esperon" ) Dankon.

Oka akto

E. Alproksimigxas la fino de nia prezentado. Estas nun la 14-a de aprilo 1917, la tago de la morto de doktoro Zamenhof. Du personoj renkontigxas en iu strato en la urbo Varsovio.

( Renkontigxo de du konatulinoj surstrate)

Kol. Saluton, cxu vi jam auxdis, ke hodiaux mortis doktoro Zamenhof?
Ko2. Jes, mi jxus auxdis. Estas granda perdo por la homoj en la juda kvartalo. Kaj por lia familio kompreneble. Tian okulkuraciston ni neniam antauxe havis.
Kol. Mi supozas, ke ni neniam denove havos kuraciston kiel li.
Ko2. Lia morto estas krome granda perdo por cxiuj esperantistoj. Cxiam Zamenhof estis unualoke Esperantisto. Bone auxskultu, tion ni neniam rajtas forgesi: Li postlasis al ni heredajxon. Estas heredajxo kun komisio, kiu tekstas: Disvastigu la lingvon Esperanto, por ke la homoj havu rimedon pli bone kompreni unu la aliajn. Kol. Jes, vi pravas: tion ni neniam forgesu!

Fino.

La tekstoj por la gvidanto de la teatrajxo:

(Post mallonga enkonduko, kies enhavo dependas de la cirkonstancoj, la personoj, kiuj estos Ludoviko Zamenhof en la teatrajxo, estas petataj veni sur la podion por ke la cxeestantoj sciu, ke ili fakte estas nur unu persono, je diversaj agxoj: bebo, knabo, junulo, plenkreskulo).

1a-akto: Karaj geamikoj. Vi vidos la cxambron de la gepatroj de la tre juna Zamenhof, fine de la jaro 1859, semajnon post la naskigxo de Ludoviko Lazaro, la 15-an de decembro.

2-a akto: Denove vi vidos la cxambron de la familio Zamenhof, sed pasis ok jaroj. Ili ankoraux logxas en Bialistok, urbo en la nord-oriento de Polio, tiam okupata de la rusoj.

3-a akto: Denove pasis ok jaroj. Z. translogxigxis kun la gepatroj al Varsovio, kie li vizitas la gimnazion. Surstrate li renkontas du amikojn el la lernejo.

4/5-aj aktoj: Nun estas 1878. Vi vidos la preskaux dudek-jaran Zamennof kun du fratinoj kaj kelkaj amikoj en la familia cxambro. Ili festas la fakton, ke la nova lingvo principe estas preta. El tiu lingvo restis nur tre malmulte. Nur la teksto: Malamikete de las nacjes Kado kado jam temp' esta! La tot' homoze in familje Konunigare so deba.

6-a akto: Estas preskaux 1887, do pasis denove 8 jaroj. Zamennof antaux nelonge konatigxis kun knabino, kiu nomigxas Klara Silbernik. Vi vidos kaj auxdos ilin.

7-a akto: Estas 1905. Vi trovigxas en Bulogne-sur-Mer en la unua Esperanto-kongreso. Vi estas venintaj el diversaj landoj. Vi bonvenigis unu la aliajn per la lingvo, kiun vi hejme studis: la lingvo de la pola okulisto Zamenhof, kiu nomas sin 'doktoro Esperanto', kio signifas: Li kiu esperas. Vi atendas lin, akompanata de la estraro de la kongreso. Post kelkaj bonvenigaj vortoj de la urbestro li alparolos vin. Mi supozas ke vi bonvenigos lin per lauxta aplauxdo. Sed antauxe ni auxskultu iom da muziko.

8-a akto: Alproksimigxas la fino de nia prezentado. Estas nun la 14-a de aprilo 1917, la tago de la morto de doktoro Zamenhof. Du personoj renkontigxas en iu strato en la urbo Varsovio.