La ora ansero

foto post la prezentado foto post la prezentado

Personoj:

Unua akto

( Sur la scenejo staras tablo kaj kvar segxoj. Sur ili sidas la patro kaj la patrino. Estas videble, ke la patro havas dorsdoloron. Andreo kaj Georgo estas laborantaj ekstere, do iom fronte. Johano alvenas kaj alparolas la fratojn )

Johano: Cxu mi rajtas helpi vin?
Andreo: Cxu vi - helpi nin? Vi tute ne estas lerta. Vi cxiam fusxas ion.
Georgo: Cxu vi? Vi estas stulta! Johano, la stultulo!
Patrino: Knaboj venu! Pacxjo estas malsana, lia dorso ege doloras.

( La knaboj iras al la gepatroj. Dum la irado Johano falas teren pro sxtono kiu ie kusxas )

Johano: Aux!!!
Patro: Auxskultu knaboj! Mia dorso ege doloras, hodiaux mi ne povas iri al la arbaro por haki arbojn. Anstataux mi iru Andreo. Li estas la plej agxa. Panjo donos al li kukon kaj vinon por ke li povu forresti kaj labori la tutan tagon.
Patrino: Cxi tiun rugxan tukon vi povas kunporti. Mi metos en gxin bongustan mangxajxon. Kunportu ankaux la hakilon de pacxjo. Estu singarda kaj tuj foriru. Andreo: Cxu mi devas iri?
Patrino: Jes, vi devas!

( La patrino donas la tukon kun mangxajxo al Andreo )

Andreo: Nu, bone, mi iros, gxis la ....

( Andreo foriras. La patrino donas malplenan teleron al Johano )

Patrino: Forportu gxin al la kuirejo, Johano!

( La telero falas el la mano de Johano sur la teron )

Georgo: Johano, la stultulo!
Patrino: Forprenu la pecojn kaj venu.

( Cxiuj personoj foriras. Maldekstre sur la scenejo staras kelkaj kreskajxoj. Andreo aperas nun tie en la 'arbaro', kie sidas vireto cxe unu el la 'arboj')

Vireto: Bonan tagon
Andreo: Saluton.
Vireto: Mi estas ege malsata kaj mi soifas. Mi petas vin, donu ion al mi por mangxi.
Andreo: Ne, tio ne eblas, cxar tiam mi mem hodiaux malsatos.

( Andreo dauxrigas sian vojon kaj la virineto foriras. Post momento Andreo haltas kaj komencas haki. Sed ... tuj la hakilo trafas lian piedon )

Andreo: Aux, aux, mia piedo. Panjo, panjo, mia piedo ege doloras!

( Li iras hejmen. Pro la kriado la aliaj revenas )

Patrino: Kio estas tio? Kio okazis?
Andreo: Ho mia piedo! Estas sango sur gxi. Au! aux, panjo!
Patrino: Silentu do, mi bandagxos gxin.

( La patrino faras tion )

Patro: Nun vi devas iri al la arbaro por anstatauxi min, Georgo. Prenu la mangxajxon de via frato kaj tuj foriru!
Georgo: Jam ne plu estas frue.
Patro: Tamen iru!

( Georgo prenas Ja mangxajxon kaj la hakion kaj foriras )

Patrino: Gxis la ...

Johano: Rigardu musxon.

( Johano vidas musxon sur la bandajxo de Andreo kaj frapas sur gxin )

Andreo: Aux, aux, stultegulo!
Johano: Ho, mi nur intencis mortigi tiun musxon.

( Johano iras for kaj Andreo sekvas lin. Maldekstre sur la scenejo en la "arbaro" alvenas Georgo )

Georgo: Unue mi volas mangxi.

( Georgo eksidas kaj prenas la mangxajxojn )

Georgo: Bongustaj kukoj! Kaj botelo da vino!

( Venas la sama vireto kiel cxe Andreo )

Vireto: Bonan tagon.
Georgo: Saluton.
Vireto: Mi estas ege malsata kaj mi soifas. Mi petas, donu ion al mi por mangxi.
Georgo: Ne, ne estas suficxe por disdoni.
Vireto: Tion mi bedauxras.

( La vireto foriras kaj Georgo formangxas ^cion )

Georgo: Nun mi eklaboros. Mi estas tre forta knabo.

( La hakilo trafas lian brakon )

Georgo: Aux, aux, helpu min, helpu min ....

( Georgo iras hejmen )

Georgo: Panjo, helpu min, aux, aux!
Patrino: Kio okazis? Cxu via brako? Mi helpos vin.

( La patrino bandagxas la brakon. Johano kaj Andreo revenas. Johano gestas al Georgo )

Johano: Ho, kio nun?
Patro: Nun vi devos fari la laboron.
Andreo: Li certe ne povos fari tion.
Georgo: Johano, la stultulo!
Patro: Tamen li devos. Panjo, cxu vi ankoraux havas ion por li?
Patrino: Jes, sed ne multe. Nur iom da pano kaj lakto.
Georgo: Ne forgesu la hakilon, Johano!
Andreo: Kaj ne vojeraru en la arbaro!

( La patrino donas la mangxajxon al Johano )

Patrino: Iru nun, jam estas malfrue. Gxis revido.
Johano: Gxis revido.
Patrino: Venu, kaj helpu min en la kuirejo.

( Cxiuj personoj iras for kaj tiam Johano kantante alvenas en la arbaro, kie la vireto denove sidas apud arbo )
 
Vireto: Bonan tagon.
Johano: Bonan tagon, bonulo.
Vireto: Mi petas, donu al mi ion por mangxi. Mi estas ege malsata kaj mi tre soifas.
Johano: Mangxu kaj trinku kune kun mi, maljunuleto. Mi volonte donos ion al vi.

( Ili kune mangxas )

Vireto: Auxskultu, vi estas ege afabla. Tial mi donos al vi rekompencon. Cxu vi vidas tie tiun malnovan arbon? Dehaku gxin kaj rigardu inter la radikoj. Vi trovos tie multe da felicxo. Nun mi devas iri for.
Johano: ( hakas kaj kantas ) Kion mi vidas tie? Oran anseron! Jen, tiun mi montros al la homoj en la urbo. Sed, jam iomete malheligxas. Mi sercxu dormlokon en iu gastejo.

Dua akto

( En la gastejo la geedzoj kun tri filinoj sidas cxirkaux la tablo. Ili estas legantaj, trikantaj k.t.p. )

Sinjoro: Ne venis multaj personoj al nia gastejo dum la lastaj tagoj.
Sinjorino: Hodiaux venis nur kvin homoj por trinki tason da kafo kaj du por tagmangxi.
1-a Filino: Tio cxiam estas en cxi tiu sezono.
2-a Filino: Felicxe ke neniu venis por dormi, cxar la dormcxambroj ankoraux ne estas bonordaj.
Sinjorino: Morgaux ni pretigos ilin.
3-a Filino: En la lernejo oni parolis pri la princino.
Sinjorino: Kion oni diris?
3-a Filino: Vi scias ke la princino ne povas ridi, cxu ne? Nuntempe sxi estas tiel malgxoja, ke sxi preskaux la tutan tagon ploras.
Sinjoro: Mi jxus legis pri tio. 'La regxo promesas grandan premion, jes, ecx la manon de sia filino al tiu persono, kiu povos ridigi la princinon.

( Frapoj estas auxdeblaj )

3-a Kio estas tio?
2-a Filino: Oni frapas.
1-a Filino: Ankoraux tiel malfrue?
Sinjorino: Malfermu la pordon kaj rigardu.

( La sinjoro malfermas la pordon)

Johano: Bonan vesperon. Mi venas iom malfrue, mi pardon petas. Cxu mi eble povos dormi tie cxi?
Sinjoro: Fakte ne, sed se vi volas, vi povas dormi tie cxi sur la planko. Mi donos al vi litkovrilon.
Johano: Ho, tre bone.

( Johano metas la anseron sur la tablon kaj intertempe la fratinoj mallauxte flustras pri gxi )

Sinjorino: Belan anseron vi posedas.
Johano: Jes, mi tre amas gxin.

( Johano karesas la anseron. La sinjorino donas al li la litkovrilon )

Sinjorino: Nun venu, ni iru liten.
Cxiuj: Bonan nokton.

( Cxuj foriras kaj Johano kusigxas sur la plankon. Meze en la nokto la pordo malfermigxas kaj dum Johano restas dormanta la tri knabinoj sxtelirante envenas )

3-a Filino: Ni rigardu la oran anseron! Ni forprenu unu el la oraj plumoj!

( Sxi tusxas la oran anseron kaj restas ligita al gxi )

2-a ( tusxas la 3-an kaj restas ligita al sxi ) Ne, ne faru tion.

1-a ( tusxas la 2-an kaj ankaux sxi nun estas ligita) Venu.
2-a Mi ne povas.
3-a Filino: Ankaux mi ne.
Johano: ( vekigxas ) Kio estas tio? Kial vi tusxas mian anseron? Lasu gxin!
3-a Filino: Mi ne povas liberigi min. Ni estas fiksitaj al gxi.
Johano: Tiam vi devas iri kun mi al la urbo. Ni tuj iru.
 La filinoj: Ho, liberigu nin!
Johano: Hove, mi ne povas. Venu.
Sinjoro: Kio estas tio? Restu cxi tie!
Sinjorino: Ho, kio okazis?

( Ankaux ili ligigxas kaj cxiuj foriras ve-kriantaj )

Tria akto

( En la palaco: Sur la scenejo estas la regxo, la regxino, la princino kaj du heroldoj )

Regxino: Kion ni faru? La tutan tagon nia filinjo ploradas. Nenia kuracisto el nia tuta regno povas helpi sxin.
Regxo: Heroldoj venu. Iru al la urbo kaj denove proklamu al la popolo, ke mi donos grandan rekompencon al tiu, kiu sukcesos ridigi la princinon.
La heroldoj: ( lauxvice ) Gesinjoroj. Ni vocxlegos proklamon de la regxo. Li donos grandan rekompencon al tiu, kiu ridigos la princinon.

( Kelkaj personoj aux grupetoj iras al la palaco kun muzikiloj, maskoj, bestoj k.t.p. kaj provos ridigi la princinon , neniu el ili bezonas ion diri )

Regxo: Tio ne helpas, tio tute ne helpas, nenio helpas! Kion ni faru nun? Cxu sxi neniam ridos? Cxi mi denove igu miajn heroldojn iri al la urbo por ...
Regxino: Ho, kial? Mi perdis la esperon. Vi ja vidis ke sxi ne povas ridi. Ni .... ho, kio estas tio?

( Venas Johano. La ora ansero estas sub lia brako kaj la kvin personoj el la gastejo sekvas lin, cxar ili ankoraux ne estas liberigitaj )

La kvin personoj: Helpu nin! Ni petas, helpu nin!

( Cxuj homoj el la urbo intencas helpi, sed per tiu helpo la vico nur plilongigxas. Tiam Johano preterpasas la princinon. Sxi rigardas kaj tuj sxi ekridegas )

Cxiuj: Rigardu, rigardu, la princino ridas! Hura! Hura!

( Nun cxiuj homoj subite malligigxas )

Regxo: ( al la heroldoj ) Venigu tiun knabon al mi.
Unu el la heroldoj: La regxo invitas vin veni al li.
Regxo: Mi ege dankas vin kaj mi donos al vi grandan monsumon kaj la manon de mia filino. Morgaux ni festos vian geedzigxon.
Cxiuj: Longe ili vivu! Hura, hura, hura!

Fino.