Cindrulino

Foto uit Assepoester   la feino kun Cindrulino

La teatrajxo Cindrulino povas esti prezentata de elementlernejanoj aux iom pli agxaj gejunuloj. Avantagxo de fabelteatrajxo estas ke la enhavo jam estas konata kaj ofte tre sxatata. Cetere povas kunludi en gxi multaj personoj, pli kaj malpli spertaj junaj esperantistoj, ecx tute novaj, cxar ankaux figurantoj estas bezonataj. Per zorge elektitaj kostumoj oni povas akiri allogajn rezultojn.

  1. En la logxcxambro.
  2. En la festsalono.
  3. En la logxcxambro.
Personoj:
C.Cindrulino
F1. kaj F2.Du fratinoj
P.Patrino
F.Feino
Pr.Princo
Kn.Knabo
Serv.Servisto
Kelkaj gastoj

Unua akto

( En la logxcxambro Cindrulino balaas la plankon )

C. La tutan tagon mi devas labori: purigi la domon, kuiri la terpomojn, kudri la vestojn. Neniam mi rajtas iri kun miaj du fratinoj al iu ajn festo!

( La du fratinoj envenas )

F1. Cindrulino, auxskultu!
F2. Jes, Cindrulino, atentu!
F1. Cxi tiun vesperon ni iros al la festo de la princo.
F2. Kaj vi devas helpi nin vesti.
F1. Cindrulino, fermu mian zonon!
F2. Cindrulino, kombu miajn harojn!
F1. Rapidu, Cindrulino, brosu miajn sxuojn.
F2. Kie estas mia naztuko? Cindrulino, sercxu gxin.

( La patrino envenas )

P. Miaj karaj, cxu vi estas pretaj? Rapidu, la veturilo jam staras antaux la pordo.
Cindrulino, vi restu cxi tie. Diligente laboru kaj bone atentu la fajron. Venu nun, miaj karaj.

( Cindrulirio restas sola en la cxambro kaj ploras )

C. Cxiam mi devas labori. Mi estas tiel malfelicxa.

( Feino envenas )

F. Knabino, kial vi ploras?
C. Mia patrino kaj miaj fratinoj iris al la festo de la princo. Mi devas resti hejme kaj labori. Neniam mi rajtas iri kun ili al iu festo.
F. Auxskultu. Mi volas helpi vin. Iru al via dormcxambro kaj tie vi trovos tre belajn vestojn. Antaux la pordo vi trovos kalesxon. Iru al la festo kaj gxuu. Sed atentu, ke vi estu hejme antaux noktmezo. Iru nun!
C. Kia surprizo!

Dua akto

( En la festsalono dancas la princo kun la gastoj. Cindrulino envenas )

Pr. Ho, kiel bela knabino. Cxu vi volas danci kun mi?
C. Tre volonte!
Fl. Cxu vi scias kiu estas tiu knabino?
F2. Mi ne konas sxin.
P. Sxi surhavas tre belan robon.
Kn. Mi sxatus danci kun sxi sed la princo ne forlasas sxin.

( Post iom da dancado Cindrulino rigardas sian brakhorlogxon )

C. Ho, estas preskaux la dekdua. Mi devas iri for.

( Cindrulino forkuras )

Pr. Kie sxi nun estas?

( Sur la planko kusxas unu el la sxuoj de Cindrulino )

Kion mi vidas tie?

Tria akto

( En la logxcxambro estas la patrino kun la du filinoj. La knabinoj faras iom da bruo . Iu frapas sur la pordon ).

P. Silentu! Kion mi auxdas?
Serv. Malfermu la pordon. Estas la princo. Li sercxas sian princinon.
P. Malfermu rapide la pordon.
F1. Envenu.
Serv. Bonan tagon. Cxu ni rajtas rigardi, cxu knabino en la domo povas surhavi cxi tiun sxuon?
P. Jes, bone, vi unue.
Fl. Hove ne.
P. Nun vi.
F2. Ho, ankaux mi bedauxrinde ne.
Serv. Cxu estas eble ankoraux knabino?
P./ F1 / F2. Ne.

( Cindrulino envenas )

C. Bonan tagon sinjoroj.
Pr. Ah vi! Sidu kaj surmetu la sxuon. Jes, jes, mi rekonas vin. Vi estas mia princino.

( La princo kisas sxin )

Pr. Mia kara, iru kun mi, por ke ni baldaux geedzigxu.
C. Tre volonte.

( La princo, Cindrulino kaj la servisto foriras kaj la kurteno estas fermata )